Irana prezidento: partopreno de eksterlandaj potencoj en Mezoriento kaŭzas problemojn

Henggang Publikigita: 2022-06-27 17:10:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irana prezidento Ebrahim Raisi dimanĉe ripetis, ke la eksterlanda partopreno en la regiono ne nur ne helpas al solvado de iu ajn demando, sed ankaŭ kaŭzas problemojn.

Raisi faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta iraka ĉefministro Mustafa al-Kadhimi en Teherano, laŭ raporto de la duonoficiala novaĵagentejo Tasnim de Irano.

Rilate al la krizo en Jemeno, Raisi diris, ke Irano opinias, ke daŭrigo de la milito en la araba lando estas vana kaj nur kondukos al la sufero kaj doloro de ĝia popolo.

Li diris, ke batalhalto inter la militantaj partioj en Jemeno kaj fino de la konfliktoj povas esti pozitivaj paŝoj al solvado de la problemoj en la araba lando.

Komentante pri la duflankaj rilatoj, Raisi diris, ke Irano ĉiam subtenas la irakan popolon dum malfacilaĵoj, certigante, ke la du landoj daŭre subtenos unu la alian en la estonteco.

Siaflanke, al-Kadhimi diris, ke la rilatoj kun Irano estas tre gravaj por Irako kaj por la interesoj de ambaŭ landoj, aldonante, ke la du landoj konsentis akceli sian komercon kaj antaŭenigi pacon kaj stabilecon en la regiono.

Dividu