Ĉina Kosmostacio: bona medio dum restado estis kreita

Publikigita: 2022-06-27 17:11:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tajkonaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-14 sukcese kreis medion por restado en la kosmostacio.

La tri tajkonaŭtoj laboras kaj vivas en orbito jam dum pli ol 20 tagoj ekde kiam ili eniris la kernan modulon "Tianhe" en la 5a de junio. Ili finis la translokadon kaj ordigon de materialoj, aranĝon de la stacidomo, multadon kaj ekfunkciigon de la ekipaĵoj, kaj la tri tajkonaŭtoj nuntempe estas en bona stato.

Laŭ oficialaj datumoj, enirinte la kernan modulon, la tajkonaŭtoj rapide adaptiĝis al la mikrogravita medio. Oni taksas, ke ili ĉiu bezonas trinki du litrojn da akvo ĉiutage. La bezono de ĉiutaga trinkebla akvo estas kontentigita per reuzado de akvoresursoj en la kosmostacio. Ĉar la akvo stokita en la kosmostacio estas senmova, la tajkonaŭtoj devas regule ekzameni akvoprovaĵojn por mikroorganismoj por certigi la sekurecon de la trinkebla akvo en orbito.

Dividu