Ĉina firmao donacas nutraĵan helpon al viktimoj de afgana tertremo

Henggang Publikigita: 2022-06-27 19:38:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Afgana oficisto pri katastrofaj aferoj diris lunde, ke la unua aro da nutraĵa helpo donacita de ĉina firmao atingis la regionon trafitan de tertremo en orienta Afganio.

Mohammad Salim Haqqani, respondeculo pri katastrofaj kaj humanaj aferoj, diris, ke la nutraĵa helpo donacita de la firmao MCC-JCL Aynak Minerals Company Ltd. (MJAM) dimanĉe atingis la urbon Khost, ĉefurbon de la orienta provinco Khost.

"Ni dankas ĉiujn agentejojn, enlandajn kaj internaciajn organizojn, kiuj provizis nin per helpo en ĉi tiu malfacila tempo, kiam ni alfrontas krizan situacion, ni dankas ĉar ili liveris multe da helpo," Haqqani diris.

La 5,9-grada tertremo, kiu frapis Afganion merkredon, estas la plej fatala en pli ol 20 jaroj. En la tertremo mortis almenaŭ 1 500 homoj, vundiĝis pli ol 2 000, kaj detruiĝis pli ol 3 000 domoj.

Haqqani asertis, ke por helpi al la homoj en katastrofoj, la aŭtoritatoj pri kontraŭkatastrofa administrado bezonas pli da helpaj aĵoj kaj provizoj per tendoj, tapiŝoj, matoj, toltukoj, litkovriloj, medikamentoj, nutraĵoj kaj ankaŭ medicinaj ekipaĵoj.

Haqqani diris, ke la helpo estos plej frue al la plej malproksimaj distriktoj trafitaj en Khost kaj al la najbara provinco Paktika.

La manĝa helpo inkludis 800 sakojn da faruno, 800 sakojn da rizo, 800 botelojn da kuiroleo kaj 800 pakaĵojn da teo, laŭ Ahmad Jawad Saleh, laboranto de la ĉina firmao MJAM.

Ĉinio promesis provizi per 7,5 milionoj da usonaj dolaroj en urĝa humanitara helpo viktimojn de la tertremo en la provincoj Paktika kaj Khost. Flugo portanta la unuan aron de la helpo inkluzive de tendoj kaj faldeblaj litoj atingos Afganion lundon.

Dividu