Turkio rediris rifuzi sankciojn kontraŭ Rusio

Xiong Publikigita: 2022-06-27 20:06:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de junio Ibrahim Kalin, proparolanto de la turka prezidentejo, refoje diris, ke Turkio ne faru sankciojn kontraŭ Rusio same kiel la Okcidento, ĉar ĝi devas konsideri siajn ekonomiajn interesojn.

Kalin diris al la Turka Novaĵa Televidstacio, ke Turkio jam antaŭe diris ne fari sankciojn kontraŭ Rusio, kaj fari tian decidon dependas de la konsidero pri ekonomiaj interesoj. “Ni dependas de eksteraj energifontoj”, kaj doni sankciojn al Rusio “unuavice trafos la turkan ekonomion”.

Ekde la 24a de februaro, kiam Rusio lanĉis specialajn operacojn al Ukrainio, Usono kaj Eŭropa Unio faris plurfojajn sankciojn kontraŭ Rusio. Sed, pro tio ke Rusio estas ĉefa provizanto de gaso kaj petrolo por Eŭropa Unio, la sankcioj ne funkciantaj embarasas la Eŭropan Union.

Dividu