La 26an de junio kelkaj miloj da homoj kolektiĝis en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio, por oponi kontraŭ NATO kaj alvoki mondan pacon.
Tiun ĉi manifestacion organizis la nacia forumo de Hispanio por paco, kaj partoprenis ĝin reprezentantoj el Hispanio, Germanio, Usono, Kubo, Venezuelo kaj el iuj internaciaj organizaĵoj. En la mil-metra ir-vico troviĝis junuloj, maljunuloj, virinoj kun bebo enmane kaj eĉ kripluloj kiuj malfacile iris.