Ĉinio urĝas Usonon solvi problemojn de malriĉeco en Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN

Henggang Publikigita: 2022-06-28 16:42:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum dialogo kun la speciala raportisto pri ekstrema malriĉeco en la 50a konferenco de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, ĉina reprezentanto montris, ke la pandemio de KOVIM-19 elstarigis delongajn malriĉecajn problemojn en Usono. Usono devas doni pli da graveco al sovado de tiu problemo.

La oficisto diris, ke la pandemio severigis malriĉecon kaj malegalecon en okcidentaj landoj, inkluzive de Usono. En Usono, ĉirkaŭ 30 milionoj da loĝantoj ne havas asekuron pri sano. Multaj homoj rezignis pri kuracado pro la alta kosto de medicina prizorgo. Estas grandega interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj la malriĉa loĝantaro superis 40 milionojn. Tamen la usona registaro ne havas politikan volon solvi la problemon de malriĉeco.

Dividu