Usono devas teni respondecon por kreado de "ŝulda kaptilo"

Henggang Publikigita: 2022-06-28 16:43:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke nomi la iniciaton pri Zono kaj Vojo proponitan de Ĉinio “ŝulda kaptilo” estas falsa rakonto, kaj ĝuste estas Usono, kiu devas teni respondecon por kreado de la "ŝulda kaptilo".

Zhao faris la rimarkojn dum ĉiutaga gazetara konferenco, respondante al usonaj akuzoj kontraŭ la iniciato pri Zono kaj Vojo.

Li asertis, ke dum naŭ jaroj ekde sia komenco, la iniciato de Zono kaj Vojo sekvis la principon de ampleksa konsultiĝo, komuna kontribuo kaj komuna dividado, kaj liveris palpeblajn interesojn al partneraj landoj kaj iliaj popoloj.

Zhao diris, ke laŭ prognozo de la Monda Banko, se ĉiuj projektoj de transportaj infrastrukturoj de la iniciato estos efektivigitaj antaŭ 2030, la iniciato generos 1 600 miliardojn da usonaj dolaroj da enspezoj por la mondo, kaj 1,3% de malneta enlanda produkto de la tuta mondo. Inter ĝi 90% de la enspezoj iros al partneraj landoj.

Li diris, ke la iniciato povas kontribui al eligo de 7,6 milionoj da homoj el ekstrema malriĉeco kaj 32 milionoj el modera malriĉeco de 2015 ĝis 2030.

La proparolanto diris, "fakte, neniu partnero de la iniciato konsentis pri la akuzo de tiel nomata ‘ŝulda kaptilo’. Prefere, estas Usono, kiu devas teni respondecon pri kreado de la ‘ŝulda kaptilo’".

Zhao diris, ke la usonaj politikoj de mona ekspansio, financa novigo kun malstreĉa superrigardo kaj malbonintenca mallonga vendado pezigas evoluantajn landojn per ŝulda ŝarĝo kaj estas la kialo, kiu kaŭzis, ke kelkaj landoj falis en la ŝuldan kaptilon.

Dividu