Wang Yi telefone konversaciis kun la portempa ministro pri eksterlandaj aferoj de Afganio

Henggang Publikigita: 2022-06-28 16:45:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj telefone lunde interparolis kun Amir Khan Muttaqi, portempa ministro pri eksterlandaj aferoj de la afgana provizora registaro.

Wang refoje esprimis sian sinceran kondolencon al Afganio pro la lastatempa tertremo, emfazante, ke diversaj fortoj en Ĉinio, de centra kaj lokaj registaroj ĝis sociaj organizoj kaj entreprenoj, diligente laboris por provizi per urĝa humanitara helpo la katastrofan regionon kaj Afganion kaj por helpi la popolon venki malfacilaĵojn.

Wang diris, ke la unua aro da donacoj kun tendoj, litkovriloj kaj aliaj provizaĵoj estos senditaj al Afganio per ĉartitaj aviadiloj. Krome, kontantmono kaj aliaj helpaj provizaĵoj estos liveritaj kiel eble plej baldaŭ, kaj la ĉinaj kompanioj en Afganio ankaŭ komencis helpajn agojn.

Muttaqi sincere dankis Ĉinion pro ĝiaj kondolenco kaj helpo antaŭ la lastatempa katastrofo en Afganio, dirante, ke la helpo de Ĉinio reflektas la tradician amikecon inter la du landoj, kiu multe profitigas la afganan popolon.

Dividu