Ĉinio kaj aliaj 90 landoj emfazas ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn en sesio de UN

Henggang Publikigita: 2022-06-28 18:07:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio lunde faris komunan deklaron kune kun pli ol 90 landoj en la 50a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, emfazante la gravecon antaŭenigi kaj protekti ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn en la kunteksto de traktado pri malegalecoj en la renormaliĝo el la pandemio KOVIM-19.

Chen Xu, estro de la Ĉina Misio al UN en Ĝenevo, diris, ke kunmetante la ekzistantajn sociajn kaj ekonomiajn defiojn, KOVIM-19 pligrandigis la strukturajn malegalecojn en kaj inter landoj, kaj pro tio en la landoj vundeblaj kaj marĝenigitaj situacioj misproporcie eksportas la plej grandan parton de la negativaj efikoj.

Chen montris, "bedaŭrinde, tutmonda ekonomia renormaliĝo el la pandemio estas malekvilibra. Limigite de kreskanta likvideco, evoluantaj landoj laŭvorte luktas por renormaligi siajn ekonomiojn, mildigi malriĉecon, kontraŭstari diskriminacion kaj plibonigi vivrimedojn. La risko eble renversos la progreson de tiuj landoj por atingi Celojn de Daŭripova Disvolviĝo".

Li diris, ke energio kaj nutraĵa nesekureco prezentis ankaŭ gravajn defiojn al la klopodoj de la landoj por renormaliĝo, aldonante, ke kun ĝiaj senĉesaj, malfavoraj efikoj al homaj vivoj, bezonoj kaj digno, la pandemio "ne estas finita".

Tial, Chen diris, estas klaraj kaj nepraj homaj rajtoj, ke la homarajtaj maŝinoj de UN agu kaj ludu sian rolon por faciligi daŭrigeblan, justan kaj rezisteman resaniĝon el la pandemio.

Li montris, "ni emfazas, ke la pandemio KOVIM-19 povas esti rebatata efike nur per internacia kunlaboro, unueco, solidareco kaj kolektiva agado, bazita sur multflanka aliro, kaj fortaj internaciaj institucioj".

Dividu