Rusa vicministro pri industrio kaj komerco: Pintkunveno de BRICS-landoj havas grandan signifon de realo

Henggang Publikigita: 2022-06-28 18:08:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Alexei Gruzdev, rusa vicministro pri industrio kaj komerco, diris en skriba intervjuo farita de la novaĵagentejo Xinhua, ke la 14a Pintkunveno de BRICS-landoj sub la temo "Forĝado de Altkvalita BRICS-Partnereco, Bonvenigo de Nova Epoko por Tutmonda Evoluado”havas pli grandan signifon por la realo ol iam antaŭe. Li opinias, ke la defioj alfrontataj de la internacia komunumo havas la esencon de translandlimo, kiuj alvokas kolektivajn agojn por respondi. La ĉefaj ekonomioj inkluzive de la BRICS-landoj devas plu akordigi la agojn por kune labori por konservi stabilecon kaj certigi daŭripovan disvolviĝon.

Gruzdev diris, ke nun la renormaliĝo de tutmonda ekonomio alfrontas severan defion, kaj la BRICS-landoj devas esti la ĉefaj subteniloj de stabileco de la mondo kaj lokomotivoj de nova strukturo de la monda ekonomio. En estonteco, la BRICS-landoj espereble plu antaŭenigos ekonomian integrecon kaj komercan liberigon surbaze de reciproka egaleco, respekto de komunaj interesoj, strategia subtenado kaj aliaj.

Dividu