La leĝo pri nacia sekureco patronas Honkongon

Xiong Publikigita: 2022-06-28 18:21:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉi jaro estas la 25a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo. La granda ideo “unu lando kun du sistemoj”estas sukcese praktikita dum 25 jaroj, kaj Honkongo, kiel internaciaj centroj financa, martransporta kaj komerca, ĉiam firmiĝas dum 25 jaroj.

Iam, la fortoj kontraŭĉinaj kaj honkongomalordigaj, manipulate de Usono kaj la Okcidento, provokis eventojn, estigis tumultojn, kaj sabotis la socian stabilecon kaj ekonomian disvolviĝadon de Honkongo. Usonaj politikistoj nomis tiun ĉi plej malluman momenton “bela vidaĵo”. Ĝis la jaro 2020, kiam validiĝis “Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono de la Ĉina Popola Republiko pri protekto de nacia sekureco”, la intenco de en- kaj ekster-landaj kontraŭĉinaj fortoj malordigi Honkongon estis malvenkita, kaj Honkongo denove revenis al normaliĝo.

La leĝo de Honkongo pri nacia sekureco estas “patrona diaĵo”. Donitaĵoj montras, ke post kiam la leĝo validiĝis, la nove kolektita akciosumo estis pli ol 650 miliardoj da honkongaj dolaroj, kaj tiu ĉi sumo kreskis je 30% pli ol tiu en la sama periodo kiam la leĝo ankoraŭ ne aperis.

Dividu