Fakuloj opinias, ke post la nuligo de la aborta rajto de la usona konstitucio, plej verŝajne pliiĝos la nombro de gravedecaj mortoj, kun aparte grava efiko al koloraj virinoj. Tion raportis la brita ĵurnalo The Guardian lunde.
Laŭ la raporto, studoj trovis, ke la probableco de morto dum gravedeco de nigraj virinoj jam estis 2,9-obla ol tiu de blankaj homoj. Dum longa tempo, gravedaj nigrulinoj estas marĝenigitaj kaj neglektitaj en la usona sistemo, ofte alfrontante rasismon kaj diskriminacion en flegado kaj kuracado.