Pintkunveno de G7 finiĝis kun kritiko

Publikigita: 2022-06-29 17:05:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tritaga pintkunveno de la G7 marde finiĝis kun forta kritiko en Schloss Elmau proksime de Garmisch-Partenkirchen.

Dum la renkontiĝo, la gvidantoj diskutis pri la situacio en Ukrainio, klimata ŝanĝiĝo, mediprotekto, ekonomia renormaliĝo kaj reformo de proviza ĉeno, traktado al la pandemio KOVIM-19 kaj aliaj temoj. La landoj de la G7 konsentis plifortigi sankciojn kontraŭ Rusio kaj provizi Ukrainion per necesa financa, humanitara kaj armea subteno.

La pintkunveno renkontis fortajn kritikojn. Observantoj diris, ke la G7 povas reprezenti nur ĉirkaŭ 10% de la monda loĝantaro. Tiu ĉi " klubo de riĉaj landoj" ne povas kontribui al la solvo de tutmondaj problemoj, se ĝi ne kunlaboras kun la internacia komunumo.

Dividu