Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi disvastigon de falsaj informoj en Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN

Henggang Publikigita: 2022-06-29 17:07:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina reprezentanto marde urĝis kelkajn landojn, inkluzive de Usono, ĉesigi disvastigon de falsaj informoj kaj ĉesigi malobservon de homaj rajtoj dum altnivela diskuto en la 50a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN.

La oficisto diris, ke Ĉinio tre atentas pri misinformado en la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN en la lastaj jaroj. Kelkaj landoj, inkluzive de Usono, fabrikis kaj disvastigis malverajn informojn pri aliaj landoj por politikaj celoj, arbitre enmiksiĝis en la internajn aferojn de aliaj landoj sub la preteksto de homaj rajtoj, kaj senkompate trudis unuflankajn sankciojn. En la pasinteco, Usono plurfoje lanĉis militojn kontraŭ aliaj landoj surbaze de mensogoj kaj malveraj informoj. Ĉi tio alportis severajn katastrofojn al la popoloj de ĉi tiuj landoj. Usono devas tuj ĉesigi fabrikon kaj disvastigon de falsaj informoj kaj ĉesigi malobservon de homaj rajtoj.

Dividu