Ĉina reprezentanto de UN avertas NATO ne provoki novan Malvarman Militon pretekste de ukrainia krizo

Henggang Publikigita: 2022-06-29 17:10:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La NATO ne devas deĉenigi blokan konfrontiĝon kaj novan Malvarman Militon sub la preteksto de la ukrainia krizo. Tion emfazis Zhang Jun, la Ĉina Konstanta reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj, marde en publika sesio de la Sekureca Konsilio pri la ukraina problemo.

Zhang diris, ke same kiel aliaj pac-amantaj landoj kaj popoloj tra la mondo, Ĉinio tre atentas pri la strategia solvo de la NATO. Ĉinio alvokas al la NATO lerni lecionojn kaj ne provoki tutmondan blokan konfrontiĝon sub la preteksto de la ukrainia krizo. Tiusence, neniu nova Malvarma Milito devas esti komencita. Krome, NATO ne devas krei imagan malamikon en la Azi-Pacifika regiono kaj ne devas intence krei kontraŭdirojn aŭ dividojn.

En publika debato en la Sekureca Konsilio en la sama tago, Zhang Jun klarigis la opiniojn de Ĉinio pri la laborrimedoj de la Sekureca Konsilio. Inter la multnombraj laborrimedoj de la Sekureca Konsilio de UN, solidareco estas la plej grava, laŭ ĉina oficisto de UN.

Dividu