En Fuzhou malfermiĝis altnivela forumo de BRICS pri daŭripova disvolviĝo

Henggang Publikigita: 2022-06-30 18:29:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La altnivela forumo de BRICS pri daŭripova disvolviĝo inaŭguriĝis merkrede en Fuzhou de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio.

La dutaga forumo havas la temon "Skulpti futuron de valor-ĉeno de BRICS" kaj provizos per platformo por komunikado kaj kunlaboro inter preskaŭ 400 reprezentantoj de registaraj agentejoj, financaj institucioj, esploraj institutoj, entreprenaj asocioj, industriaj parkoj, famaj kompanioj kaj internaciaj kaj regionaj organizoj el la BRICS -landoj.

Zhao Chenxin, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo, diris en la malferma ceremonio, ke la forumo koncentriĝos pri temoj kiel la batalo kontraŭ la pandemio KOVIM-19, kundivido de ŝancoj en la disvolviĝo de la cifereca ekonomio, konektebleco de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj malaltkarbona disvolviĝo. Partoprenantoj ankaŭ diskutos pri novigado kaj kunlaboro.

Dividu