Xi Jinping montris kvar dezirojn pri nova situacio de Honkongo

Lin Publikigita: 2022-07-01 14:10:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede en Honkongo ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Honkongo nun situas en nova periodo de tumulto al regado, de regado al prospero, la estontaj kvin jaroj estas ŝlosila periodo de la loko por krei novan situacion kaj realigi novan disvolvadon. La oportuno kunekzistas kun la defio, la unua estas pli granda ol la lasta.

Xi diris, ke la centra registaro kaj diversaj rondoj de la honkonga socio metas grandan esperon sur la nova registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) kaj diversaj etnoj de la lando havas bondezirojn al Honkongo. Li montris kvar dezirojn:

Unue, forte altigu regan nivelon; due, senĉese fortigu disvolvan motoron; trie, efektive solvu malfacilojn de popolanoj; kvare, kune protektu harmonian stabilecon.

Xi diris, ke Honkongo estas la komuna hejmo de ĉiuj loĝantoj, kaj harmonia familio faciligas ĉiujn aferojn. Li esperas, ke ĉiuj samlandanoj en Honkongo forte disvastigos la valorkoncepton kun patrioteco al la patrujo kaj al Honkongo kaj konforman al la principoj de “unu lando, du socisistemoj”, plue disvastigos bonajn tradiciojn de inkluziveco kaj senlacaj klopodoj por kune krei pli belan vivon.

Dividu