Prezidanto Xi renkontiĝis kun Carrie Lam, ĉefadministranto de HKSAR

Henggang Publikigita: 2022-07-01 15:18:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) en Honkongo, suda Ĉinio. Xi diris, ke la centraj aŭtoritatoj plene agnoskas ŝian laboron dum ŝia kvinjara mandato kiel ĉefadministranto.

Xi diris, ke kun la firma subteno de la centraj aŭtoritatoj, Lam fidele plenumis siajn konstituciajn respondecojn kiel la ĉefadministranto kaj senŝanceliĝe efektivigis la politikon de "unu lando, du sistemoj" kaj la Bazan Leĝon de la HKSAR dum la lastaj kvin jaroj.

Xi montris, ke Lam gvidis la registaron de la HKSAR en ekzercado de leĝbaza regado kaj unuigis la popolon de diversaj kampoj por ĉesigi perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon en Honkongo, batali kontraŭ KOVIM-19 kaj integriĝi en nacian disvolviĝon.

Li diris, ke Lam faris penigajn klopodojn kaj esencajn kontribuojn por protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj interesojn de disvolviĝo, konservi la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, efektivigi la principon de "patriotoj regantaj Honkongon" kaj ebligi Honkongon efektivigi gravan transiron de kaoso al ordo.

Xi diris, ke li esperas, ke Lam aktive subtenos la venontan ĉefadministranton kaj la novperiodan registaron de la HKSAR en ekzercado de leĝbazita regado kaj daŭre kontribuos al la disvolviĝo de Honkongo kaj la patrujo.

Lam esprimis sian koran dankon al Xi pro lia vizito al Honkongo meze de la epidemio KOVIM-19, aldonante, ke la vizito plene pruvas la zorgon de Xi por honkongaj samlandanoj.

Xi ankaŭ renkontiĝis kun altrangaj oficialuloj de la plenumaj, leĝdonaj kaj juĝaj organoj de la HKSAR, lokaj eminentuloj, reprezentantoj de la disciplinitaj servoj de la HKSAR, oficistoj de centra registaro bazitaj en Honkongo kaj altrangaj oficistoj de honkongaj branĉoj de ĉefteraj entreprenoj kaj institucioj.

Dividu