Estas atentata raporto de ĈKG: Realiĝis revo de Barakatullah

Ĝoja Publikigita: 2022-07-02 18:42:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raporto de ĈKG

Raporto de ĈKG

16-jara Barakatullah vivas en Alishang de la afgana mezorienta provinco Laghman. Pro aeratako de usona armeo Barakatullah perdis siajn familianojn krom sia plijuna fratino. Por vivteno li devige perlaboras monon en bazaro per ĉarotirado de varoj por aliaj personoj, kaj samtempe li zorgas pri la juna fratino.

Antaŭnelonge ricevante intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo Barakatullah diris: "Por iam estonte viziti lernejon nun mi devas labori. Nun mi ne havas tempon por lernado, ĉar restas neniu pliaĝulo en la familio, mi ja estas mastro de la familio."

Barakatullah kaj lia 4-jara fratino

Barakatullah kaj lia 4-jara fratino

La malfeliĉo de Barakatullah estis vaste atentata de afganaj diversaj rondoj post raporto de ĈKG, kaj la raporto estis transpublikigita de afganaj amaskomunikiloj kiel STRnews.

Lastatempe Qari Zayn al-Abedin Abed, estro de la afgana provinco Laghman gastigis Barakatullah en sia oficejo kaj donacis al li kaj lia fratino amason da vivomaterialoj liveritaj de Ĉinio. La provincoestro diris, ke la provinco donos longtempan helpon al la gefratoj en loĝado kaj en edukado.

Barakatullah interparolis kun provincoestro

Barakatullah interparolis kun provincoestro

Barakatullah diris:"Mi tre ĝojas. Antaŭe mi suferis multajn malfacilojn, nun mi renkontiĝis kun la provincoestro, kaj tre ĝojas, ke li donis helpon al mi. Estonte mi daŭrigos mian lernadon."


Dividu