Ĉu tio ne estas sonĝado en taglumo tuŝi Honkongon?

linping Publikigita: 2022-07-03 18:37:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 25-jariĝo de reveno de Honkongo al la patrujo, la britaj ĉefministro Boris Johnson kaj ministro pri eksterlandaj aferoj kaj disvolvo faris paroladon kaj deklaradon respektive, asertante ke Britio, sub “Komuna deklaracio de Ĉinio kaj Britio”, havas “historian respondecon” pri la honkongaj civitanoj, kaj minace dirante ke ĝi “ne forlasos Honkongon”. Evidente, tio estas ridinda politika prezentado, kaj spegulas tian fakton, ke tiu koloniinto – “imperio neniam falonta” – ne volas akcepti sian malfortiĝon. Kaj nun ĝi intencas tuŝi Honkongon kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, ĉu tio ne estas sonĝado en taglumo?

Iuj britoj firme tenas sin pri “Komuna deklaracio de Ĉinio kaj Britio” kaj per ĝi intervenas en la aferojn de Honkongo kaj mensogas la internacian komunumon. Estas sciate, ke decembre de 1984 la ĉina kaj brita registaroj subskribis “Komuna deklaracio de Ĉinio kaj Britio”, kun la celo solvi la problemon pri honkonga reveno al la patrujo kaj kun la kerna tasko ke Ĉinio reakiru sian suvenerecon super Honkongo. La unuan de julio, 1997, Honkongo revenis al Ĉinio, kaj tiam la koncernaj rajtoj kaj devoj en la deklaracio estis jam plenumitaj. La bazo, sur kiu la ĉina registaro mastrumas Honkongon, estas la konstitucio kaj la Baza Leĝo de Honkongo. Britio do, post la reveno de Honkongo al la patrujo, ne havas suverenecon, nek rajtojn je regado kaj kontrolado, super Honkongo.

Do, evidente, tia Britio havas nenian rajton tuŝi la aferojn de Honkongo. Ĝuste kiel diris la fama brita fakulo Martin Jacques, ke post 1997 Britio neniam vere respektis la suverenecon de Ĉinio super Honkongo. Multaj britoj ĉiam vivas en la pasinta fantazio, kaj ili neniam vere adaptis sin al la realo ke Britio ne plu estas superpotenco.

Honkongo estas de Ĉinio, kaj havas neniajn rilatojn kun Britio. La brita registaro devas bone koni la aktualan situacion kaj la ĝeneralan tendencon kaj rapide vekiĝi el la fantazio de koloniismo. Nun Britio devas zorgi pri tio: se Skotlando kaj Nord-Irlando elirus el Britio, kion ĝi farus?

Dividu