Granda Kongreso Loya Jirga de Afganio alvokas internacian komunumon rekoni talibanan reĝimon

Shanshan Publikigita: 2022-07-03 19:46:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La afgana Granda Kongreso Loya Jirga (ankaŭ konata kiel la Granda Nacia Asembleo) finiĝis en la 2-a de julio kaj pasigis rezolucion alvokante la internacian komunumon rekoni la provizoran registaron establitan de la talibano.

La rezolucio diris, ke Afganio esperas havi reciprokan respekton kun ĉiuj landoj en la mondo, inkluzive de siaj najbaroj, kaj emfazis, ke la tero de Afganio estos uzata kontraŭ neniu lando, sed Afganio ne permesos al iu ajn interveni en ĝiajn internajn aferojn.

La rezolucio ankaŭ nomumis membrojn de la ekstremisma organizo "Islama Ŝtato" kiel "teroristojn" kaj esprimis subtenon al la batalo de la afgana provizora registaro kontraŭ kultivado de papavo kaj drogkontrabando.

La provizora registaro de Afganio okazigis la unuan grandan kongreson Loya Jirga ekde la establado de la provizora registaro en Kabulo la 30-an de junio. Proksimume 3,500 religiemaj akademiuloj kaj tribaj gvidantoj tra Afganio estis invititaj al la kongreso.

La Granda Kongreso Loya Jirga estas tradicia diskuta konferenco en Afganio, kiu ĉefe faras interkonsiliĝojn pri gravaj temoj koncernantaj Afganion.

Dividu