​71% de la usonanoj deklaras sin kontraŭ reprezidentiĝo de Biden

linping Publikigita: 2022-07-03 19:49:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unuan de julio usona amaskomunikilo publikigis la rezulton de opinisondo, ke 71% de la usonanoj deklaras sin kontraŭ reprezidentiĝo de Joseph Robinette Biden.

La usona ĵurnalo Capitol Hill raportis, ke la enketon kune faris la Centro de Usona Politika Studado sub Universitato Harvard kaj la Enketagentejo Harris, kaj inter la 28a kaj la 29a de junio ili kolektis opiniojn de 1 308 usonaj voĉdonontoj. El tio rezultiĝis, ke 71% de la enketitoj oponas kontraŭ reelektiĝo de Biden en 2024, kaj 45% opinias lin “malbona prezidento”.

La rezulto de tiu ĉi opinisondo montras ankaŭ, ke la subtena procento de Biden falis ĝis 38% kaj, kompare kun tiu en marto, malpliiĝis je du procentopunktoj.


Dividu