La kalumnio de NATO pri Ĉinio estas senbaza

Publikigita: 2022-07-03 19:51:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pintkunveno de NATO en Madrido lastatempe finiĝis en la tutmonda kritiko. La nova dokumento pri strategia ideo, publikigita en la pintkonferenco, estas plena de penso kaj ideologia antaŭjuĝo de Malvarma Milito. Ĝi obstine sin tenas ĉe "sistema defio" kontraŭ Ĉinio, kalumnias la eksteran politikon de Ĉinio kaj faras nerespondecajn kondamnojn pri la normalaj milita disvolviĝo kaj nacidefendaj politikoj de Ĉinio. Kiel ni ĉiuj scias, Ĉinio firme sekvas la vojon de paca disvolviĝo kaj faris grandajn kontribuojn por konservi pacon kaj stabilecon de la mondo kaj antaŭenigi tutmondajn disvolvadon kaj kunlaboron. NATO, gvidata de Usono ignoras la faktojn, kaj ĝia kalumniado al Ĉinio estas senbaza.

La ĉina nacio pledas por harmonio kaj kunlaboro ekde la antikveco. Ekde la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio neniam provokis konflikton aŭ militon proprainiciate, neniam invadis alilandajn terojn, neniam okupiĝis pri prokuraj militoj kaj neniam formis ian ajn armean blokon aŭ aliĝis al iu tia militorganizo. Ĉinio estas la ununura lando, kiu skribis “persiston en paca disvolva vojo” en la konstitucio. Ĉinio aktive partoprenas en la mediacio de fokusaj demandoj, ĉiam subtenas la pozicion de justeco, persvadas pacon kaj antaŭenigas interparolon. Ĉinio estas la dua plej granda kontribuanto de Unuiĝintaj Nacioj kaj packontribuanto. Ĝi ĉiam aktive plenumis siajn financajn devojn en Unuiĝintaj Nacioj kaj subtenis la laboron kaj packonservajn operaciojn de Unuiĝintaj Nacioj per konkretaj agoj. Antaŭ nelonge, Ĉinio prezentis tutmondan sekurecan iniciaton, kaj klare respondis la demandon "kiun sekurecan koncepton la mondo bezonas kaj kiel landoj povas atingi komunan sekurecon", kio estis varme bonvenigita de la internacia komunumo. Homoj el multaj landoj opinias, ke la tutmonda sekureca iniciato proponita de Ĉinio favoras la starigon de internacia ordo de respekto, egaleco kaj reciproka konfido, kaj "indikas la direkton por ke la internacia komunumo atingu pli justan, daŭrigeblan kaj sekuran disvolvadon. "

Dividu