Publikiĝis sendependa esplora raporto Faktoj de Digna Laboro por Diferencaj Etnaj Grupoj en Xinjiang

Ĝoja Publikigita: 2022-07-04 14:32:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde antaŭtagmeze en sia oficiala retejo Xinjiang-Universitato publikigis sendependan esploran raporton Faktoj de Digna Laboro por Diferencaj Etnaj Grupoj en Xinjiang en la ĉina versio kaj la angla versio. Esplora teamo disvolvis ĉelokan enketon, faris detalan analizon per teoriaj paradigmoj, faktoj kaj kazoj, objektive reflektis verajn laborstatojn de diferencaj etnaj popolamasoj en Xinjiang kaj esperis montri ilian konkretan laborprocezon.

En unu jaro la esplora teamo vizitis 14 guberniojn kaj urbojn de Xinjiang, faris enketojn en kvartaloj kaj vilaĝoj, profunde faris interŝanĝojn kun laborantoj de la hano-etno, la ujgur-etno, la kazaĥo-etno, la hujo-etno, la ŝibeoj, la dongŝjang-etno, la daur-etno, la rusetno kaj aliaj etnoj en Xinjiang, komprenis iliajn volojn, emociojn, celojn, motivojn, manierojn de laboro kaj valorojn, kaj baziĝanta sur tio finis la raporton.

La raporto opinias, ke laborado de popolamasoj de diferencaj etnoj en Xinjiang estas sendependa kaj memvola ago enkondukata de ilia bezono kongrua al emocio kaj logiko, socia ago elektita sendepende kaj memvole kaj pelita de racia celo kaj motivo, kaj stato de laborado de popolamasoj de diferencaj etnoj en Xinjiang konformas al neevitebla tendenco kaj natura procezo de socia moderniga disvolvado, kaj popolamasoj de diferencaj etnoj en Xinjiang per laboro laŭgrade montris proprajn valorojn en perfektigo de familio, memdisvolviĝo kaj progresigo de kapabloj.


Dividu