Ministroj de eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Kamboĝo interŝanĝis opiniojn pri Birmo

Ĝoja Publikigita: 2022-07-04 14:42:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj, dimanĉe interŝanĝis opiniojn pri la birma demando kun Prak Sokhonn, kamboĝa vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj.

Ili rekontiĝis dum la sepa Renkontiĝo de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj pri Lancang-Mekong-Kunlaboro, kiu malfermiĝis lunde en Bagan, Birmo.

Prak Sokhonn, ankaŭ speciala delegito de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj por Birmo, resume konigis al Wang sian viziton al Birmo. Wang alte taksis la pozitivan rolon de Kamboĝo, la deĵoranta prezidanta lando de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj por 2022, en pacigo de la birma demando kaj eksplikis ĉinan starpunkton pri la demando,.

Wang diris, ke Ĉinio esperas klopodi kun la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj por politika repaciĝo en Birmo kadre de konstitucio kaj leĝoj. Li aldonis, ke Ĉinio esperas labori kun la asocio por helpi al Birmo rekomenci sian demokratian transiran procezon kaj esplori vojon de politika disvolvado kun birmaj propraj karakterizaĵoj.

La dulandaj ministroj de eksterlandaj aferoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri demandoj rilataj al Suda Ĉina Maro kaj la Lancang-Mekong-Kunlaboro.


Dividu