Wang Yi renkontiĝis kun Saleumxay Kommasith, laosa vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj

Ĝoja Publikigita: 2022-07-04 14:46:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj, dimanĉe renkontiĝis kun Saleumxay Kommasith, laosa vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj dum la sepa Renkontiĝo de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj pri Lancang-Mekong-Kunlaboro.

Wang diris, ke gvidata de dulandaj ŝtatestroj la konstruado de ĉina-laosa komunumo kun komuna estonto kontinue marŝas sur novajn ŝtupojn. Alfrontante nunan komplikan internacian situacion, kiel socialismaj kamaradoj kaj gefratoj Ĉinio kaj Laoso devas pluapaŝe fortigi strategian komunikadon, profundigi reciproke utilan kunlaboron, komune bonvenigi defiojn, defendi internacian justecon kaj akceli la konstruadon de la komunumo gajni pli grandan disvolvon.

Saleumxay Kommasith diris, ke la laosaj registaro kaj popolo profunde sentas altan atenton de la ĉina flanko al la dulandaj rilatoj, sincere dankas Ĉinion pro ĝia malegoisma helpado, havas plenan esperon pri la estonto de la komunumo de Ĉinio kaj Laoso, esperas strikte disvolvi strategian ligon kun la ĉina flanko kaj akceli plenumadon de serio da novaj kunlaboraj planoj de la du flankoj.


Dividu