Pliaj restaĵoj de martiroj estos resenditaj al Ĉinio el Sud-Koreio

Yu Publikigita: 2022-07-04 15:37:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio pri Veteranaj Aferoj diris dimanĉe, ke pliaj restaĵoj de martiroj de Ĉinaj Popolaj Volontuloj, kiuj mortis en la Milito por Rezisto al Agreso de Usono kaj Helpo al Koreio estos resenditaj al Ĉinio el Sud-Koreio en septembro.

Tio estos la naŭa repatrujigo de la restaĵoj de martiroj de Ĉinaj Popolaj Volontuloj post la subskribo de la transdona interkonsento inter la du landoj. Inter 2014 kaj 2021, la restaĵoj de 825 soldatoj estis resenditaj al Ĉinio el Sud-Koreio, laŭ oficialaj donitaĵoj.

La ministerio diris en deklaro, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio konsentis, ke ambaŭ flankoj laboros unu kun la alia por ĝuste trakti la transdonon kaj plu profundigi interŝanĝojn ĉi-rilate.

Preskaŭ 200 000 soldatoj de Ĉinaj Popolaj Volontuloj mortis en la Milito por Rezisto al Agreso de Usono kaj Helpo al Koreio, kun la plejparto entombigita en la Korea Duoninsulo.

Dividu