En Pekino malfermiĝis 10a Monda Forumo pri Paco

Yu Publikigita: 2022-07-04 15:41:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10a Monda Forumo pri Paco inaŭguriĝis en Pekino dimanĉe, kun pli ol 300 eksaj altrangaj oficialuloj, diplomatiaj senditoj kaj kleruloj partoprenantaj rete aŭ eksterrete.

Ĉi-jara forumo kun la temo "Konservado de Internacia Stabileco: Komuneco, Amplekseco kaj Kunlaboro" inkluzivas topikojn pri konservo de monda paco, eŭropa sekureca ordo kaj la Unuiĝintaj Nacioj kaj monda ordo.

"En ĉi tiu periodo de necerteco kaj ŝanĝo, ni bezonas pli da homoj por partopreni en socia konstruado, kunlabori kun registaroj kaj aliaj ĉefaj koncernatoj por trakti urĝajn tutmondajn defiojn kaj fortigi komunecon, sintezon kaj kunlaboron," diris eksa ĝenerala sekretario de la UN Ban Ki-moon en videa parolado en la forumo.

La forumon iniciatis la Universitato Tsinghua kaj la Ĉina Popola Instituto pri Eksterlandaj Aferoj en 2012.

Dividu