Ĉinio plifortigos kunlaboron kun Zimbabvo en diversaj kampoj

Yu Publikigita: 2022-07-04 18:49:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Altranga ĉina diplomato Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volas fari profundajn interŝanĝojn pri regada sperto kun Zimbabvo, liveri pli da subteno al ĝia ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj plifortigi kunlaboron kun Zimbabvo en diversaj kampoj.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa en Hararo dimanĉe.

Li transdonis korajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Mnangagwa kaj diris, ke la du ŝtatestroj multfoje renkontiĝis kaj interŝanĝis leterojn en la lastaj jaroj, gvidante la dulandajn rilatojn konservi altan nivelon de funkciado, profundigi reciprokan politikan fidon kaj plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Yang emfazis, ke Ĉinio volas plene kunordigi sian pozicion kun Zimbabvo pri multflankaj aferoj, kune subteni la internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno kaj la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo kaj akceli disvolviĝon de la tutmonda regado en justa kaj racia direkto.

Mnangagwa petis Yang transdoni liajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi. Li esprimis sian varman gratulon pro la 101a datreveno de la fondiĝo de la KPĈ kaj deziris plenan sukceson al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Li aldonis, ke Zimbabvo dankas Ĉinion pro ĝiaj longtempaj subteno kaj helpo. Ĝi firme persistos en la politiko pri unu Ĉinio, subtenos la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton proponitajn de Ĉinio kaj klopodos kun Ĉinio por profundigi pragmatan kunlaboron.


Dividu