Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke landoj ligitaj al la Lancang-Mekong-Kunlaboro (LMK), Ĉinio, Kamboĝo, Birmo, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio devas klopodi por fortigi Lancang-Mekong-an ekonomian disvolvan zonon.
Li esprimis tion prezidante la sepan Kunvenon de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de LMK komune kun birma ministro de eksterlandaj aferoj U Wunna Maung Lwin en Bagan, Birmo.