Ĉina kaj usona altrangaj oficialuloj traktadis ekonomiajn demandojn per videoligo

Yu Publikigita: 2022-07-05 14:14:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona ministro pri financo Janet Yellen traktadis ekonomiajn demandojn per videoligo marde.

La novaĵ-agentejo Xinhua raportis, ke la du flankoj faris pragmatan kaj sinceran interŝanĝon de opinioj pri la makroekonomia situacio kaj la stabileco de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj ke la diskuto estis konstruema.

La du flankoj diris, ke la monda ekonomio alfrontas severajn defiojn, tial estas tre grave plifortigi komunikadon kaj kunordigon de makropolitikoj inter Ĉinio kaj Usono. Komuna konservo de la stabileco de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj utilas al Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ al la mondo.

Ĉinio esprimis sian zorgon pri demandoj kiel aldonaj tarifoj kaj sankcioj altruditaj de Usono al Ĉinio kaj la traktado de ĉinaj kompanioj.

Ĉinio kaj Usono konsentis daŭrigi dialogon kaj komunikadon.

Dividu