Ĉinio proponis 6 ŝlosilajn venontajn direktojn de Lancang-Mekonga Kunlaboro

Yu Publikigita: 2022-07-05 16:39:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde eksplikis ses ŝlosilajn venontajn direktojn de la Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Wang diris dum la sepa Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro, ke la ĉina ekonomio kontinue pliboniĝas longtempe kaj akcelas la konstruadon de disvolva reĝimo por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, kio liveros pli grandajn merkatojn kaj ŝancojn al mekongaj landoj.

Li diris, ke la nuna bona ŝanco de prospera regiona kunlaboro devas esti kaptita por puŝi la Lancang-Mekongan Kunlaboron al nova nivelo.

Ĉinio proponas fokusiĝi al antaŭenigo de kunlaboro en ses kampoj estontece.

Unue, fortigu strategian gvidadon. Ĉi tio inkluzivas akordigon de la disvolvaj planoj de ĉiu lando por krei demonstran zonon por altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo, pioniran zonon por la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj eksperimentan zonon por la Tutmonda Sekureca Iniciato.

Due, profundigu ekonomian integriĝon. Ĉi tio inkluzivas liberigon de la utila efiko de la malfermo de la Ĉina-Laosa Fervojo, antaŭenigon de la konstruado de la Ĉina-Laosa-Tajlanda Fervojo, profundigon de kunlaboro pri la Nova Internacia Ter-mara Komerca Koridoro kaj konstruadon de nova modelo de kunlaboro pri inteligenta dogano.

La tria estas vastigo de agrikultura kunlaboro. Ĉi tio inkluzivas konstruadon de kvalitaj kaj sekurecaj demonstraj bazoj de agrikulturaj produktoj, efektivigon de verda ekologia gren-stoka kunlaboro, certigon de la liverado de sterkoj kaj aliaj agrikulturaj materialoj, kaj kreadon de valorĉeno de specialaj kaj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj.

Kvare, daŭrigu verdan disvolviĝon. Ĉi tio inkluzivas plifortigon de kunlaboro en akvaj resursoj, medio, meteologio kaj aliaj kampoj, kaj esploron pri starigo de la lancang-mekonga kunlabora mekanismo pri traktado de katastrofoj kaj ankaŭ mez- kaj long-tempa arbara kunlabora mekanismo.

Kvine, antaŭenigu ciferecan kunlaboron. Ĉi tio inkluzivas plifortigon de la konstruado de cifereca infrastrukturo kaj efektivigon de kunlaboro en la kampoj de inteligenta fabrikado, 5G, inteligentaj urboj, krudaj materialoj kaj aŭtomobilo.

Sese, plistriktigu kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn. Ili inkluzivas organizadon de serio da okazaĵoj kiel videaj dialogsesioj de gvidantoj de virinaj organizoj en landoj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro, forumoj pri kunlaboro inter lokaj registaroj kaj forumoj pri mondaj kulturaj heredaĵoj.

Dividu