Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝos kun usona ŝtatsekretario

Yu Publikigita: 2022-07-06 14:36:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigos duflankajn renkontiĝojn kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de ĉefaj landoj kaj reprezentantoj de regionaj organizoj flanke de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 laŭ peto.

Proparolanto Zhao Lijian diris, ke laŭ konsento de la ĉina kaj usona flankoj, Wang renkontiĝos kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken flanke de la kunveno de G20 por interŝanĝi opiniojn pri nunaj ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.


Dividu