Kvina Pintkunveno de Cifereca Ĉinio fokusiĝos al iniciato Cifereca Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-07-06 14:39:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La organizantoj anoncis marde, ke la 5a Pintkunveno de Cifereca Ĉinio okazos en Fuzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Fujian, de la 23a ĝis la 24a de julio.

La pintkunveno, kunsponsorita de aŭtoritatoj inkluzive de la Ĉina Retspaca Administracio, la Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio, kaj la provinca registaro de Fujian, fokusiĝos al novaj ŝanĝoj akcelataj de novigado kaj novaj situacioj gvidataj de ciferecigo por strebi al la iniciato Cifereca Ĉinio.

Speciala ekspozicio okazos kadre de la pintkunveno por montri la freŝajn atingojn en konstruado de "cifereca Ĉinio" dum la lastaj kvin jaroj. La organizantoj diris, ke estos ankaŭ ekspozicio de ciferecaj produktoj en la pintkunveno.

Dividu