Kvanto de usonaj grandskalaj pafadoj en la kuranta jaro probable superos tiun en la lasta jaro

Ĝoja Publikigita: 2022-07-06 15:20:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona periodaĵo Forbes lunde raportis, ke kurantjare daŭre ofte okazas grandskalaj pafadoj en Usono kaj antaŭkalkulite la kvanto probable superos la rekordon en la lasta jaro. Laŭ statistiko, de la komenco de la kuranta jaro ĝis la lasta semajnfino en Usono okazis almenaŭ 306 grandskalaj pafadoj, iomete malpli multa ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, sed pli multa ol 256 la kvanto de 2020.

Laŭ lunda raporto de la brita ĵurnalo The Guardian, pro la pafado en Parko Highland en usona Ĉikago mortis 6 homoj kaj vundiĝis 24. Tio estas la plej nova grandskala pafado en la serio da pafadoj okazintaj lastatempe kaj refoje skuis Usonon.


Dividu