Afganaj amaskomunikiloj pozitive taksis ĉinan helpon al Afganio kontraŭ tertremo

Ĝoja Publikigita: 2022-07-06 15:24:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okazis dimanĉe ceremonio de transdono de helpaj varoj donitaj de ĉina Ruĝa Kruco al Afganio kontraŭ tertremo en la ĉefstabejo de afgana Federacio de Ruĝaj Krescentaj Societoj. La 22-an de junio en la sudorienta Afganio okazis forta tertremo kaj en ĝi mortis pli ol mil personoj kaj vundiĝis proksimume du mil, ankaŭ estis detruitaj kelk-dekmil domoj. La ĉina registaro en la unua tempo donis urĝan humanisman helpon, kaj helpaj varoj inkluzive de tendoj kaj nutraĵoj laŭvice atingis Afganion. Multaj afganaj amaskomunikiloj faris raportojn kaj alte taksis la altan respondecon kaj amikan agon de la najbaro Ĉinio.

Afgana Novaĵa Agentejo Bakhtar dimanĉe publikigis raporton montrante, ke post okazo de la tertremo en Afganio Ĉinio ŝparis ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon por doni urĝan helpon al Afganio. Ĝis nun granda kvanto da helpaj varoj jam atingis Afganion kaj venos aliaj amaso post amaso kelkajn sekvajn tagojn.

Ankaŭ afganaj amaskomunikiloj TOLQUN NEWS kaj Afghan Voice-Agency faris raportojn.


Dividu