Ĉeĥa prezidento: EU devas sin devontigi al unuiĝo de diverseco

Publikigita: 2022-07-06 19:45:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Komunikila Grupo raportis, ke ĉeĥa prezidento Miloš Zeman diris lastatempe en ekskluziva intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la Eŭropa Unio devas reveni al respekto de naciaj tradicioj kaj sin devontigi al unuigo de diverseco anstataŭ al centralizita unueco.

Zeman opiniis, ke la EU devas eviti esti viktimo de rivalado kaj konfrontado. La forto de la EU fontas de ŝtatoj de diversaj nacioj anstataŭ de la centralizitaj burokrataj aparatoj en Bruselo. Nur tiel la EU povas plifortiĝi kaj fari la mondon pli bela. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por starigi ekonomian ponton kun Rusio, disvolvi reciprokprofitan ekonomian kunlaboron kaj konservi pacon en la eŭropa kontinento.

Koncerne la dividiĝan staton de la grupo Vysegrad, Zeman emfazis, ke la kvar landoj de la grupo estas proksimaj najbaroj en historio kaj geografio, kaj li kredas, ke ili venkos la nunajn malfacilojn kiel antaŭe. Zeman diris: "Ni povas fari multajn aferojn en Eŭropo, se ni estas unuiĝintaj, alie ni povas nur fariĝi peonoj en la manoj de ĉefaj potencoj. Persone, mi faros ĉion por certigi, ke la grupo de kvar landoj antaŭeniru kaj retiriĝu kune, venku la problemojn, kiujn politikistoj kun nenia vizio kaj nur pasiaj pri la amaskomunikila varmeco provas alporti al ni, kaj forigu la malfacilojn, kiujn ni alfrontas."

Koncerne la atendojn pri la venonta prezidento, Zeman diris: "Se mia posteulo povos elteni la tenton esti amaskomunikila stelo kaj ĉiam meti la interesojn de Ĉeĥio kaj la popolo de ĉi tiu bela lando sur la unuan lokon, mi estos tre feliĉa. Plaĉaj, sed malplenaj vortoj tre facile povas gajni aplaŭdojn, sed la estro de suverena ŝtato ne devas cedi al tia tento.”


Dividu