Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio profundigos pragmatikan kunlaboron kun Filipinoj por bonvenigi novan "oran epokon" de la dulandaj rilatoj.
Dum sia vizito al Filipinoj Wang renkontiĝis kun filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos. Wang estas la unua diplomato akceptita de Marcos post lia enoficiĝo en la lasta ĵaŭdo.