Ĉina sondilo Chang'e-4 finis laboron por la 44a luna tago

Yu Publikigita: 2022-07-07 14:45:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La alluniĝilo kaj la esplorveturilo de la sondilo Chang'e-4 estis ŝanĝitaj al dormanta reĝimo por la luna nokto post stabila laboro dum la 44a luna tago.

La alluniĝilo estis ŝanĝita al dormanta reĝimo je la 6a horo merkrede matene (pekina tempo), kaj la esplorveturilo, Yutu-2, je la 7a horo kaj 14 minutoj marde posttagmeze, laŭ la Centro pri Luna Esplorado kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio.

La luna tago egalas 14 tagojn sur la Tero, kaj la luna nokto estas samlonga. La centro diris, ke la luna esplorveturilo, ŝanĝita al dormanta reĝimo dum la luna nokto pro la manko de suna energio, vojaĝis 1239,88 metrojn sur la malproksima flanko de la Luno.


Dividu