Ĉinio kritikas Usonon pri intenco malpermesi al Nederlando eksporti blatproduktan teknologion al Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-07-07 15:36:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian merkrede kondamnis Usonon, ke ĝi urĝis nederlandan liveranton ĉesigi vendi blatproduktajn ekipaĵojn al Ĉinio. Li emfazis, ke la usona ago estas tipa ekzemplo de "teknika terorismo".

Zhao faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demando pri raportoj, ke Usono puŝas Nederlandon malpermesi al la firmao ASML Holding NV vendi ĉefan teknologion, la plej progresintajn sistemojn aŭ DUV (profundan ultraviolon) al Ĉinio.

"Tio estas plia ekzemplo de Usono misuzi nacian potencon kaj praktiki truddevigan diplomation per teknologia hegemonio," diris Zhao.

Zhao diris, ke en la nuna situacio de tutmondiĝo, Usono fojfoje politikigis, instrumentigis kaj ideologie orientis teknologiajn, ekonomiajn kaj komercajn demandojn, kaj efektivigis "teknologian blokadon" kontraŭ aliaj landoj, kio nur konsciigas ĉi tiujn landojn, ke Ilia teknologia apogo sole sur Usono estas nepraktikebla.


Dividu