Irano arestis britan vicambasadoron kaj fremdlandanojn pro spionado

Yu Publikigita: 2022-07-07 20:01:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis merkrede, ke la Islama Revolucia Gvardio de Irano arestis la britan vicambasadoron kaj aliajn fremdlandanojn pro "spionaj agadoj", ekzemple kolektado de grundaj specimenoj en malpermesitaj regionoj.

La raporto diris, ke laŭ videaĵo publikigita de la Informa Organizo de la Islama Revolucia Gvardio, la gvardio identigis kelkajn diplomatojn de fremdlandaj ambasadorejoj, inkluzive de la brita vicambasadoro, kiuj okupiĝis pri "spionado" anstataŭ plenumi siajn diplomatiajn misiojn.

Okcidentaj amaskomunikiloj identigis, ke la arestita brita diplomato estas Giles Whitaker, vicestro de la brita ambasadorejo en Irano.

Tamen, proparolanto de la brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke "raportoj pri la aresto de brita diplomato en Irano estas tute malvera".

Dividu