Ĉinio memoras historion de rezistmilito kontraŭ japana agreso

Yu Publikigita: 2022-07-07 20:38:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en Pekino okazis ceremonio por memorigi la 85an datrevenon de la komenco de la tutlanda rezistmilito de Ĉinio kontraŭ japana agreso.

Altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Wang Huning alparolis la ceremonion en la Muzeo de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo Kontraŭ Japana Agreso apud Lugou-ponto, kie okazis la historia Evento de Lugou-Ponto antaŭ 85 jaroj la 7an de julio 1937.

La evento estas rigardata kiel la komenco de la plenskala invado de Japanio en Ĉinion, kaj la tutnacia rezisto de Ĉinio kontraŭ la japanaj invadantoj.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, alvokis la ĉinan popolon memori ĉi tiun historian periodon kaj strebi al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. .

Li emfazis sekvi plu la vojon de paca disvolviĝo kaj urĝis fari pli grandajn kontribuojn al paco, disvolviĝo kaj progreso de la homaro.

La ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 300 homoj, inkluzive de veteranaj reprezentantoj kaj familianoj de armeaj gvidantoj kaj martiroj en la milito.

Ĉeestantoj prezentis florojn kaj esprimis respekton al tiuj, kiuj oferis siajn vivojn en batalo kontraŭ la japana agreso antaŭ 85 jaroj.

Dividu