Wang Yi: Ĉinio aprezas indonezian rolon en unueco de G20

Ĝoja Publikigita: 2022-07-08 13:39:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio laŭdas indonezian rolon en protekto de unueco de la Grupo 20 kiam ĝi servis kiel prezidanto de la forumo de 20 de ĉefaj ekonomioj en la mondo.

Wang faris la rimarkojn en Bali en renkontiĝo kun indonezia ministro de eksterlandaj aferoj Retno Marsudi dum la Konferenco de Ministro de Eksterlandaj Aferoj de G20, kiu okazis ĵaŭde kaj vendrede.

Wang diris, ke la ĉina flanko laŭdas Indonezion pro ĝia kontinua objektiva starpunkto kaj plenumado de la principo de egala suvereneco en protektado de regula kontakto de internacia komunumo kaj unueco de la G20.

Marsudi diris, ke Indonezio alvokis, ke la membroj de G20 montru solidarecon kaj kunlaboron, prioritatigu postpandemian renormaliĝon por trakti nunajn gravajn defiojn.

Kondukistoj pasis preter rulaĵo de G20 en Nusa Dua, Bali, Indonezio, la 7-an de julio, 2022./CFP

Kondukistoj pasis preter rulaĵo de G20 en Nusa Dua, Bali, Indonezio, la 7-an de julio, 2022./CFP


Dividu