Eksa japana ĉefministro Abe enhospitaligita post grava pafvundiĝo

Yu Publikigita: 2022-07-08 15:01:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke eksa japana ĉefministro Shinzo Abe kolapsis kaj montris nenian vivsignon post kiam li estis dufoje trafita de kuglopafoj vendrede dum parolado en la okcidenta urbo Nara.

Loka polico kaj fajrobrigadanoj diris, ke Abe falis teren kaj sangis post kiam li estis trafita de kugloj malantaŭe je 11:30 antaŭtagmeze laŭ loka tempo pafitaj de neidentigita viro per pafilo.

Laŭ la loka polico kaj krizservoj, Abe, 67-jara, estis transportita al Hospitalo de la Nara-a Medicina Universitato en la urbo Kashihara kaj montris nenian vivsignon.

La fajrobrigado de la urbo Nara konfirmis, ke la eksa japana ĉefministro estis en kardiopulma halto antaŭ ol esti sendita al hospitalo.

Dividu