Wang Yi: Ĉinio subtenas persiston de EU en strategia aŭtonomeco

Yu Publikigita: 2022-07-08 15:23:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde renkontiĝis kun alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, Josep Borrell Fontelles, flanke de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio, kaj esprimis la subtenon de Ĉinio al la persisto de la EU en la koncepto pri strategia aŭtonomeco.

Koncerne la ukrainan demandon, Wang diris, ke la proponoj de Ĉinio klare eksplikis ĝian pozicion pri la ukraina krizo, kiu servos kiel ŝlosila gvidilo por certigi daŭrajn pacon kaj sekurecon.

Li emfazis, ke koncernatoj devas serioze pripensi la radikajn kaŭzojn de la konflikto, trakti la legitimajn zorgojn de ĉiuj partioj kaj fundamente forigi la kaŝitan danĝeron de milito. "Ĉiuj klopodoj kiujn Ĉinio faris ĝis nun celas faciligi dialogon por paco," Wang diris al Borrell, aldonante, ke Ĉinio plu subtenos objektivan kaj senpartian pozicion kaj ludos konstrueman rolon.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokis al la EU ludi pli aktivan rolon de kunordigo kaj prezenti realismajn kaj efektivigeblajn proponojn.

Borrell diris, ke la EU profunde zorgas pri la malfavora influo de la nuna rusa-ukraina konflikto kaj esperas, ke Ĉinio ludos gravan rolon porrealigi pacon.

Wang rimarkigis, ke Ĉinio kaj la EU estas du gravaj fortoj en la multpolusa mondo, kaj ambaŭ devas daŭrigi la bazan orientiĝon de sia ampleksa strategia partnereco kaj konservi la pozitivan tendencon de dialogo kaj komunikado. Li aldonis, ke Ĉinio kaj la EU ankaŭ devas rifuzi nul-sumajn ludojn kaj oponi ajnajn intencojn estigi blokan konfrontiĝon kaj provoki "novan Malvarman Militon".

Dividu