Ĉinio kaj Francio promesas profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj EU

Jianping Publikigita: 2022-07-09 13:31:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede renkontiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Catherine Colonna flanke de la Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio de Indonezio, kaj ambaŭ flankoj promesis plibonigi duflankajn rilatojn kaj profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU).

Wang montris, ke sub la strategia gvido de la dulandaj ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio konservas konstantan disvolvadon, kio ne nur alportas pli grandajn profitojn al la du popoloj, sed ankaŭ injektas stabilecon en la volatilan mondon.

Li diris, ke Ĉinio alte taksas la reciprokan konfidon kaj amikecon inter la du landoj, aldonante, ke Ĉinio multe aprezas kaj firme subtenas la persiston de Francio en strategia aŭtonomio, kaj volas plifortigi strategian kunlaboron kun Francio, profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Colonna siaflanke esprimis, ke Francio kaj Ĉinio konservas intiman komunikadon kaj vastan kunlaboron pri duflankaj kaj plurflankaj demandoj.

Ŝi diris, ke ankaŭ la franca flanko alte taksas la dulandan amikecon kaj promesas senĉese antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon.

Dividu