Pew: Konfideco de usonanoj al registaraj gvidantoj draste falas

Jianping Publikigita: 2022-07-09 17:09:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de la usona ĵurnalo The New York Times en la 7-a de julio, iu opinisondo de la Esplor-Centro Pew montris, ke usonanoj pli kaj pli malkontentas pri la kontraŭ-epidemiaj laboroj de la federacia registaro kaj lokaj registaroj, kaj la kontenteco jam falis ĝis la plej malalta nivelo post la eksplodo de la epidemio. Iuj analizis, ke tiu ĉi opinisondo montras, ke la konfideco de usonanoj al fakuloj pri publiksano kaj al registaraj gvidantoj jam draste falis.

De la 2-a ĝis la 8-a de majo la Esplor-Centro Pew faris retan opinisondon al ĉirkaŭ 10 mil usonaj plenkreskuloj pri enhavoj koncernantaj diversajn flankojn de la epidemio, kiu finiĝis ĉefe kun jenaj rezultoj: la kontenteco de usonanoj al oficistoj el Centroj por Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj similaj institucioj pri iliaj kontraŭ-epidemiaj faroj falis de 79% en la komenco de 2020 ĝis la nunaj 52%; la kontenteco al oficialuloj el lokaj registaroj pri iliaj kontraŭ-epidemiaj faroj falis de 69% en la komenco de 2020 ĝis la nunaj 54%; kaj la kontenteco al usona prezidento Joe Biden pri liaj kontraŭ-epidemiaj politikoj prezentis tendencon de malsupreniro. 56% de la enketitoj opiniis, ke la kontraŭ-epidemiaj rimedoj de Biden ne estas brilaj.

Dividu