Wang Yi renkontiĝas kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken

Jianping Publikigita: 2022-07-09 20:05:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate laŭ loka tempo ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, post ĉeesto al la Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio de Indonezio, renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken. La du flankoj faris plenan, profundan, sinceran kaj longtempan komunikadon pri komune zorgataj internaciaj kaj regionaj demandoj. La dialogo estis pragmata kaj konstruema, kiu utilas akceli reciprokan interkomprenadon, redukti miskomprenon kaj misjuĝon, kaj akumuli favorajn kondiĉojn por altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj en la estonteco.

Wang diris, ke la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ankoraŭ ne eliris el la malfacila situacio kaŭzita de la lasta registaro de Usono, kaj eĉ renkontos pli kaj pli multajn defiojn. La fundamenta kaŭzo kuŝas en tio, ke Usono havis eraran konon pri Ĉinio, kaj tiel ĝiaj politikoj pri Ĉinio deviis de la ĝusta trako. Aperis iuj kontraŭdiroj en ĝiaj politikoj pri Ĉinio.

Wang ankaŭ plene eksplikis la solenan starpunkton de Ĉinio pri la tajvana demando, postulante ke Usono devas esti diskreta en paroloj kaj agoj, neniam sendos eraran signalon al la fortoj de “tajvana sendependeco”, kaj neniam subtaksos la firman volon de la ĉina popolo por protekti suverenecon de la teritorio.

Blinken konigis la usonajn politikojn pri Ĉinio, esprimante, ke Usono ne serĉos havi “novan malvarman militon” kun Ĉinio, nek intencos ŝanĝi la sistemon de Ĉinio, nek defios la pozicion de regado de la Komunista Partio de Ĉinio, nek serĉos bloki Ĉinion, nek subtenos “sendependecon de Tajvano”, nek serĉos ŝanĝi la nunan staton de la tajvana markolo. Usono klopodos regi la riskajn faktorojn en la duflankaj rilatoj kaj konservos malferman sintenon por disvolvi kunlaborojn kun Ĉinio.

Dividu