Ĉinio kaj Aŭstralio konsentas glatigi duflankajn rilatojn

Jianping Publikigita: 2022-07-10 14:30:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia aŭstralia paralelulo Penny Wong vendrede, kaj ambaŭ flankoj konsentis forigi obstaklojn kaj reporti la duflankajn rilatojn sur la ĝustan trakon.

Ili renkontiĝis flanke de la Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio.

Wang diris, ke la ĉina-aŭstraliaj rilatoj vizaĝas kaj al defioj kaj al oportunoj, kaj la sana disvolviĝo de la duflankaj rilatoj konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ popoloj kaj helpas protekti la pacon kaj stabilecon en la azi-pacifika regiono.

Li diris ankaŭ, ke okaze de la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la ĉina flanko volonte reekzamenos kaj rekalibros la duflankajn rilatojn surbaze de reciproka respekto kaj klopodos por revenigi ilin sur la ĝustan trakon.

Wong siaflanke diris, ke Aŭstralio kaj Ĉinio estas plenampleksaj strategiaj partneroj kun vastaj kontaktoj kaj oftaj ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj, kiuj profitigas la popolojn de ambaŭ landoj.

Ŝi diris, ke la nova registaro de Aŭstralio daŭrigos sian poilitikon pri unu Ĉinio kaj esperas preni la 50-an datrevenon de la dulandaj diplomatiaj rilatoj kiel oportunon por fari la rilatojn inter Aŭstralio kaj Ĉinio pli stabilaj kaj reciproke profitigaj.

Dividu