Almenaŭ 15 homoj mortis pro boata akcidento en Niĝerio

Qiujieming Publikigita: 2022-07-11 14:49:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Niĝeria aŭtoritato sabate anoncis, ke almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kiam boato portanta 16 homojn renversiĝis en Lagoso vendrede posttagmeze.

Ibrahim Farinloye, la zona kunordiganto de la Niĝeria Nacia Kriz-administra Agentejo en la sudokcidenta regiono, diris en deklaro, ke en la momento de la akcidento, la boato veturis laŭ akvovojo en la regiono Ojo de Lagoso. Kiam la tajdo de la akvo drivigis la boaton al senmova barĝo, kiu renversis ĝin.

Li diris, ke la boatestro malobservis la malpermeson de pramado de pasaĝeroj nokte.

Farinloye diris, ke la mara polico kaj volontuloj svingiĝis en agon post kiam la akcidento okazis, provante lokalizi ĉiujn mankantajn viktimojn. Restarigaj laboroj ankoraŭ daŭras.

Boataj akcidentoj en la okcidentafrikaj landoj estas ofte raportitaj pro troŝarĝado, malbona vetero kaj misfunkciadoj.

Dividu